Nia amiko en Prago kaj hejme
El decembra letero de Eric Gueusquin (Vatimont, Francio)
... En la franca menso, kiam oni pensas pri Rusio, aŭtomate oni pensas pri frosto. Por mi, tio malsamas, ... mi ankaŭ pensas pri la malfermo de la fera kurteno, pri la espero ke de milionoj da homoj en orienta Eŭropo havas nun, vivi kun pli da fundamentaj liberecoj.
Jes, ju pli mi uzas Esperanton des pli mi sentas fratecon kun homoj mondskale. Mi uzas la anglan tre ofte kun fremduloj, en laborrilatoj, sed neniam kun la angla mi havis tiun senton de frateco ke fine nur Esperanto kapablas doni. Dum la U.K. en Prago tiu mirinda sento estis realo pli intensa ol neniam. Kiam tian senton mi havas mi mense ĝuas esti vivanta sur la Tero.
Mi do trapasis kelkajn tagojn en Prago dum la U.K. Mi nur partoprenis la 4 unuajn tagojn de la UK, kaj mi bedaŭras ne havi daŭrigi ĝis la fino... En Prago mi vizitis la urbon sub vere agrabla somera vetero kaj la etoso estis por mi mirinda pro diversaj kialoj: la urbo kiu estas fame bela, la UK, la renkonto de la belarusa kaj dana korespondantoj, la malkovro de ekskomunista urbo/lando kiu rapide pli boniĝas ekonomie, kaj la renkonto de afrika esperantisto el Etiopio. Tiu Etiopiano nomiĝas Daniel, estas el Adis Abeba, kaj estas 28 jara. Li vizitis Eŭropon por la unua fojo, kaj por li la sperto estis vere impresa. Li vere bezonis helpanton en tiu urbo ne konata. Li nur parolis sian denaskan triban lingvon kaj la anglan. Li nur komencis la lernadon de Esperanto kaj pro tio mi ĉefe uzis la anglan por paroli kun li. Kiel mi estas iom samaĝa (32), ni rapide ekkonatiĝis, kaj poste li sekvis min de la mateno ĝis la vespero. Li bezonis klarigojn por uzi la fervojan trajnon, por telefoni rimede de "telekarto", por elekti manĝaĵon en restoracioj ktp... Tamen li rapide iĝis sendependa.
Kio estis interese por mi estis renkonti afrikanon ĉar eĉ se multaj Afriko devenaj homoj loĝas en Francio, mi neniam vere renkontis afrikanon. Li deziris elmigri en Germanion ĉar Etiopio estas danĝera lando pro perfortaj politikaj bataloj de partioj (pli malpli tribaj konfliktoj), kaj kiel li estas kristano li ne deziras esti sub reĝimo de pli malpli islamistaj regadoj.
Mi rimarkis ke Praganoj ne kutimas vidi nigrulojn ĉar kiam ni promenis tra la urbo, mi rimarkis ke aliaj paŝantoj pli longe ol kutime rigardis nin, fakte lin. Kiam mi estis sola tion mi ne rimarkis. En Parizo oni renkontas tiom da haŭtkoloraj homoj ke neniu atentas ilin...
Via Ĉefministro Viktor Ĉernomirdin vizitis nian registaron por konkludi la aferon de la 77 jara skandalo de la tzara [ = cara] montprunto. La pruntdonantoj plendas pri la rabo de ilia mono far la komunistoj en 1918. De jam tiom da tempo (multe jam mortis, aliaj ne plu esperis) kelkaj daŭre reklamas la monon al la rusaj regadoj. Nun la afero konkludiĝas per redono de 40 milionoj de dolaroj (mi ne plu rememoras ĉu 40 aŭ 400) al la heredantoj. Kompreneble la heredantoj de la pruntedonantoj reklamas multe pli. Tiu simbola redono, diras la franca regado, signifas ke Rusio deziras fariĝi sana fidebla ekonomia partnero.
Nun strikas la francaj kamiontransportistoj. Ili reklamas pli bonajn laborkondiĉojn (emerita aĝo je 55 jaroj, malpli da laborhoroj, pli alta salajro...). La fruktproduktantoj plendas pro manko de transportrimedoj...
Tiajn agadmanierojn mi ne ŝatas. Francio estas la kvara ekonomia potenco post Usono, Japanio kaj Germanio. Neniu vere malsatas (oni eĉ forĵetas multe da manĝaĵoj), larĝa plimulto havas komfortajn vivkondiĉojn (materialajn) same kiel en Germanio. Se oni komparus la situacion kun orientaj eŭropaj landoj, oni ne komprenus kion pli povus demandi okcidentaj eŭropanoj kiel la francaj. Mi iom konsentas pri la analizo de iuj ĵurnalistoj kiuj uzas esprimojn tiel ke "socia rompo" kaj "franca malbono" (malbone ĉi tie havus sencon de emo de malkontentiĝo). La franco havas ĉion kion li deziras materiale, do li nun timas pri la konserviĝo de "komfortaj vivrimedoj": la timo de senlaboriĝi, la timo pri la malcerto de taŭga repago de la pensio kiam li estos emeritulo, la malfido en la estonto ĉar la politikistoj promesas kaj ne agas kiel ili diris, la konstruiĝo de Eŭropa komunumo timigas, la sento ke perdiĝas la franca aparteco, la perdiĝo de familiaj valoroj... Tiu nebula sento ĉefe ekzistas ĉe la pli averaĝaj francoj, tiuj kiuj ne havas tro altan studan nivelon, aŭ kiu konsideras ke pro tio ke ili estas francoj ili aŭtomate rajtas havi laboron sufiĉe pagatan.
La kreskiĝo de maldungado estas vero. Nuntempe la registaro estas tre malbone konsiderata...
En tia kunteksto, ekzistas "mensa frostotimanta klaso" (frostotimanta signifas kiu timas eksterajn realecojn), kiu emas iĝi naciista. Tio estas por mi la plej malagrabla perspektivo... Mi opinias ke nun la popolaro havas rimedojn por grupiĝi kaj peti neperforte rezultojn al la registaro, eĉ en via lando. ĉu ne? En vera demokratio oni rajtus esprimi konsenton aŭ malkonsenton libere, kondiĉe ke ne perforte kompreneble. Mi mem pasintan monaton grupe protestis en la strato kontraŭ plano de konstrui novan aŭtovojon en nia regiono. Mi konsideras ke la jam ekzistanta estas sufiĉa, kaj ke la naturo devas esti protektita kontraŭ la monavidaj asfaltistaj entreprenistoj...
La problemo en Eŭropo konstruiĝo estas ke la politikistoj pritraktas la temon nur pri la ekonomiaj aspektoj. La valutoj de la mono... ktp. Mi opinias ke se la homoj havus pli fortan senton de aparteni komunumon kiel Eŭropo ili estus pli eŭropemaj. La daŭrigo de stulta ligva politiko (nur instrui naciajn lingvojn) malpermesas al Esperanto ludi sian rolon: esti rimedo de kompreniĝo inter homoj.
|