N 16   Vintro 1997
ESPER16 > SAMOVARO
   <       > 

En la klubo “Espero” ĉiu-ĵaŭde okazas io interesa.

Jen, Olga Kuzjmenko  rakontis pri festoj de Francio, inter kiuj plej rimarkindas:

La 1-a de majo en Francio ne havas tiom “komunistan” signifon, kiel en nia lando, sed estas fakte festo de printempo. Ĉe la strat-anguloj junulinoj vendas konvalojn – tiuj raraj floroj estas speciale flegataj por la festo.

La plej grava ne-religia festo estas la 14a de julio – la tago, kiam estis konkerita Bastilio; festo de libero kaj demokratio, kiun la homoj celebras kun entuziasmo.

La 1a de novembro estas la Tago de Ĉiuj Sanktuloj. Deveno de la festo estas pagana, nome druida. Keltoj kredis, ke nokte, kiam novembro komenciĝas, baro inter la materia kaj la spirita mondoj estas precipe facile penetrebla por la malhelaj spiritoj. Tial neniu rajtis lasi la hejmon ĉi-nokte krom la pastroj-druidoj, kiuj preĝis kaj sorĉis por savi la homojn. Poste la kristana eklezio alproprigis ĉi-feston, samkiel kelkajn aliajn.

La 11a de novembro estas la Tago de Sankta Marteno, kiam oni devas eltrinki la tutan pasintjaran vinon por liberigi ujojn por la nova.

La 25a de novembro estas la Tago de Sankta Ekaterina – patronino de fraŭlinoj. Ĉiuj fraŭlinoj aĝaj pli ol 25 jarojn en tiu tago portas belajn biretojn flav- kaj verd-kolorajn, por logi atenton de solecaj viroj. Tial francoj havas proverbon: “Pli bonas fia edzeto ol bela bireto”.


La klubon “Espero” vizitis la belorusia E-gvidoro Sergej Surba,  kun propono de komerca kunlaborado. Provo intervjui la gaston fakte fiaskis, la sola ricevita sciigo estis: ke la movado en Belarusio ne tre bonstatas.

La 8an de januaro klubanoj festis Novjaron-Kristnaskon: teo, torto, kantoj, ludoj. Preparis kaj mastris la festenon Nelli Davidovna Kublanova.  Al ni venis Nina Djomuŝkina;  aŭdi ŝian kantadon ĉiam estas feliĉo.

S-ro Iljin  rakontis pri sia vojaĝo al la insulo Konevec. Entute li estas homo vojaĝema, somere li vizitis tiun lokon de antikva monakejo.

Maria Solomonovna Abolskaja  kaj Aleksandr Kogan  rakontis pri agado de Ivo Lapenna, eĉ prezentante ties paroladon magnetofone.

Natalia Borisovna Skvorcova  brile prezentis pentraĵojn de fama nederlandano Bosch [bosĥ]. Evidentiĝis, ke ŝi delonge okupas sin pri pentroarto kaj multege scias pri diversaj artistoj. Eblas esperi pri pluaj ŝiaj lekcioj.

Pro certaj postuloj de la ruslandaj leĝoj, SPEA transformiĝis je SPEC (Asocio iĝis Centro). La Centra Prezidanto estas elektita Svetlana Ejst,  sekve eblas esperi je signife pli aktiva kunlaboro de la Centro kaj la klubo “Espero”.

 
 
SAMOVARO