Kiel mi oficvojaĝis en Germanion
La memoraĵo de Mikaelo Povorin estas retajpita el "SEJMsup" (-suplemento), kun permeso de la sup-kreinto G.Arosev. Ja niaj legantoj plejparte ne estas SEJM-anoj, sekve ne ricevas SEJM-info nek la "supon".
En tiu luksa lando mi estis 5 semajnojn, februare-marte (1996). Tio estis jam mia dua vizito en Germanion kaj mi jam ne povas kalkuli kioma ĝenerale eksterlanden. Mi loĝis en la metropolo, en Berlin. Do, ne la abundo de diversaj varoj kaj prospero de la ekonomio estis kio mirigis min. Ĉion ĉi mi jam spertis.
Nova ĉi foje estis tio, ke la tutan tempon mi devis okupiĝi pri miaj ĉiutagaj zorgoj memstare, loĝis en speciale luita loĝejo, duope kun mia kolego. Oni donis al ni sufiĉe da mono, kaj ni havis eblecon dum la relative mallonga tempo ĝui la vivon de "blanka homo": viziti kion ni volas, aĉeti kion ni deziras (enkadre de certaj limoj, kompreneble), kaj ĝenerale, maksimumo da libero. Mi devas tuj diri, ke la instrua programo estis tre streĉa, abundis ekskursoj, aliaj renkontiĝoj, multe da tempo prenis la mempriservado, ankaŭ ripozi iomete necesis. Do, mi eĉ ne sukcesis provi kontakti esperantistojn. Ĉio pasis en la angla lingvo, kaj mi kun bedaŭro devas konstati, ke ĝi estas forta rivalo de Esperanto en internacia komunikado. Ni ne havu iluziojn pri tio. La etoso estis sufiĉe neformala. Antaŭ la vojaĝo mi timis, ke ŝarkoj-kapitalistoj elpremos el mi la tutan sangon por pruvi ke mi estas tute ne taŭga por labori kun ili. Sed rezultiĝis ke ni, moskvanoj, la mastroj-germanoj kaj la usonanoj, kiuj venis por instrui nin, vere amikiĝis. Kelkfoje ni kunvenis eksterlabore en drinkejo, en ies loĝejo, nemalofte mi kunprenis la gitaron. Mi kaj mia kolegino kantis la plej belajn rusajn kantojn (plejparte: popolajn, romancojn aŭ ion similan, vaste konatan). Ion mi sukcesis sola plenumi angle, eĉ germane, kaj kompreneble, mi uzis la ŝancon pruvi, ke ekzistas bonegaj kantoj en Esperanto kaj ke nia lingvo vivas. Neniu entuziasmiĝis pri Esperanto, tion mi ja ne celis, mi ne volis tedi la ĉirkaŭantojn. Sed almenaŭ tio estas bona, ke nun kelkdek homoj scias iom pli da vero pri la verda popolo, ĝia movado, kaj, espereble, ili havas pri tio pozitivan impreson.
Ĝenerale, mi ofte sentis min kiel en... tendaro! Jes! Kvankam, kompreneble, interparoli angle estas multe pli malfacile ol esperante. Sed kiam homoj komprenas unu la alian kore, la lingvo ne tre gravas. That's why, verŝajne, nia lingvo evoluas malrapide (unu el kaŭzoj).
Por resumi miajn impresojn, mi diru jene. Sata vivo helpas al homoj esti bonkoraj, amikemaj, malavaraj (eble, tamen, ne ĉiam), kaj tio senteblas eĉ surstrate, en buso, en kafejo, ĉie: tute alia, kiel oni diras nuntempe, "mentaliteto". Sed al homoj el riĉaj landoj (Svedio, Germanio) tre mankas nia rusa animo, ili enuas en sia abundo kaj kontenteco. Kaj ankoraŭ: por esti riĉa, necesas labori ne tiel, kiel ĉe ni. Kiam germanoj laboras, ne aperas impreso, ke ili tre streĉas sin, eluzas tutan sian forton, ĉio ĉi okazas ŝajne trankvile kaj rutine. Kaj la rezulto ĉiam bonegas. Kiel ili tion sukcesas, mi ne komprenas. Se ni iam ellernos labori tiel kaj samtempe konservos nian enigman slavan animon, jen eble tio estos perfekta harmoni'. Aŭ io tre proksima al ĝi.
Good luck, samideanoj!
Via Mikaelo Povorin.
|