N 17   Printempo 1997
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 
Kristnasko en London
 

Natalia M. estas tradukistino de la angla lingvo el urbo Severodvinsk. Iam ni laboris kune. En decembro ŝi vizitis Brition, veturante tien tra Peterburgo. Mi petis, ke ŝi prezentu siajn impresojn pri la vojaĝo. Jenas la rezulto (tradukita el la rusa).

Kiujn asociojn vekas ĉe vi la nomo de London? Verŝajne, densa nebulo, duetaĝaj busoj, Big Ben kaj aliaj apartaj detaloj el via iama lernolibro pri la angla lingvo. Tamen estas pli bone foje vidi, ol centfoje aŭdi, des pli vidi Londonon dum la Kristnaska festo. Mi havis bonŝancon, ĉar mia amikino, loĝanta en Londona apudurbo, invitis min. Mi tuj diru ke ĉiu vojaĝonto en Brition devas trapasi konversacion en la Britia Konsulejo. Tie necesas pruvi, ke vi ne restos en la lando pli longan tempon, ol la vizo permesas. Por gejunuloj, ne havantaj propran familion, tio ne estas facila, ĉar la enmigra servo opinias, ke nenio ilin ligas al la hejmo.

Krome, nepre necesas havi atestilon pri tio, ke vi enspezas ne malpli ol 400 dolarojn monate – por garantii, ke vi povos pripagi vian restadon en Britio. Kurte dirante, la britoj strikte limigas enmigradon en la landon. Precipe tio koncernas rusojn, da kiuj ĉiam pli restas en Britio.

Jen vi sukcese trapasis ĉiujn testojn de la enmigra kontrolo, vi ricevis la vizon kaj flugas al la aspirata revo – "nebula Albiono". Jen antaŭ vi estas London, brilanta per lumoj de la kristnaskaj abioj kaj reklamoj, plena je vivo, je diversnaciaj homoj, vendejoj kaj restoracioj. Kiel ordinara granda okcidenta urbo. Tamen ekzistas en London ankoraŭ io kreanta specifan etoson.

Trafiko laŭ la maldekstra flanko... Estas malfacile alkutimiĝi, ke, transirante la straton, necesas komence rigardi dekstren. Apud ĉiuj trapasejoj estas skribita per grandaj literoj: "LOOK RIGHT!", kaj la policistoj en nigraj kaskoj kaj flavaj jakoj, rimarkinte eksterlandanon, montras al li per la bastoneto dekstren. Laŭ mallarĝaj stratetoj veturadas ruĝaj duetaĝaj busoj – "double-decker". Kaj pri malnovmodaj nigraj londonaj taksioj vi verŝajne jam aŭdis. La aŭto ne estas okupita, se lumas la flava tabuleto "TAXI". La loko de la kondukisto estas apartigita per barilo, li ne vidas nek aŭdas kio okazas en la pasaĝera parto. Eĉ en tio montriĝas estimo al libero de la nekonata homo. Krom la tarifa sumo oni donas al la kondukisto "trink-monon", proksimume plus 10-15%.

Se necesas telefoni – je via servo estas ruĝaj budetoj kun la reĝina emblemo, de kie eblas ligi vin kun la tuta planedo. Ĉiuj telefonligoj en la urbo estas pagataj. Tial la brito diras nur la plej gravan informon, eĉ kiam li parolas kun la amikino, ja li pagas por ĉiu minuto. Ĝenerale, la loĝantoj de Britio punktualas kaj ŝparemas. Mi estis mirigita, kiam oni invitis min dirante: "Ni atendas vin de la 7a ĝis la 9a vespere". Ĉe la enirpordo mi vidis elektrokalkulilon, en kiun la mastroj metas moneron je 1 pundo (ĉ. 9 mil rubloj). Kiam tiu sumo elĉepriĝas (dum 4 – 5 tagoj), lumo estingiĝas aŭtomate; ĝis kiam oni ne pagos denove. Temperaturo en la domoj estas regulata, kaj la britoj tute kontentas pri 19°C. Akvokalkuliloj notas ĉiun litron, tial oni plenverŝas la lavabon kaj lavas sin en ĝi, sed ne sub la strio. Ĉie regas ŝparo, ĉar la loĝejoj kaj la "oportunaĵoj" kostas tre multe.

Tamen mi finu paroli pri ĉiutagaj bagateloj, ja ni trafis en Londonon por Kristnasko – la plej ŝatata festo de la britoj... La tuta urbo estas feste "vestita". Sur la Trafalgara placo staras flagranta per diverskoloraj lumoj abio – donaco de la norvegoj (verdire, ĝi ne estas pli granda ol la nia en Severodvinsk, kaj la placo neniel kompareblas je sia mezuro kun nia Ruĝa en Moskvo). En la antaŭkristnaskaj tagoj oni aranĝas improvizitajn koncertojn kaj teatraĵojn, kies partoprenantoj fojfoje iĝas preterpasantaj homoj. En vendejoj estas disvendoj kun rabatoj ĝis 30-50%. Estas kutimo en tiuj tagoj viziti preĝejon. Ni havis bonŝancon partopreni Di-servon en la ĉefa preĝejo de Britio – la katedralo de Sankta Paŭlo, tiu servo estis montrita per televido. Ni vere partoprenis, ĉar ĉiu ĉeestanto povas kanti himnojn kaj preĝojn, laŭ speciala gvidlibreto.

La 25an kaj la 26an de decembro – en la tagoj de Kristnasko mem – ĉio estas fermita. Ne funkcias trafiko (eĉ metroo), estas fermitaj vendejoj, restoracioj, muzeoj. En la kristnaska nokto la stratoj iĝas malplenaj, ĉiuj britoj kunvenas en siaj familioj, manĝas meleagron kaj spektas televidon. Christmas por la britoj estas kvieta familia festo. Ne okazas fajraĵoj, koncertoj, brua festado – tio estas prokrastita ĝis la Nova Jaro.

Malfacilas imagi Londonon sen "pub"-oj [pab] – tradiciaj britaj drinkejoj, kien homoj iras post laboro por renkonti amikojn, pridiskuti lastajn novaĵojn, kaj bonokaze trinki kruĉon da biero kaj manĝi la ĉefan "pab"-an frandaĵon "baked potato" (terpomoj bakitaj en la ŝelo), kiu kostas relative malmulte – 2.50 pundoj. La "pab"-a interjero – ligna meblaro malnovmoda, grandega barelo en angulo, pentraĵoj prezentantaj ĉasadon, krepuska lumo. La elektitajn de vi manĝaĵojn alportas la kelnero, sed por drinkaĵoj vi bonvolu iri mem al la barilo.

Unu el la ĉefaj politikaj kaj kulturaj trajtoj de Britio estas konservata statuso de Reĝlando. La eŭropanoj pro tio nomas la britojn snobaj kaj malnovmodaj, sed la britoj tre ŝatas sian historion, kulturon, kaj zorge observas la tradiciojn. Vere ja, kie ankoraŭ eblas vidi verajn reĝajn kaleŝojn, funkciantan korpo-gardan gvardion, la ceremonion de kronado – ĉio konservas la saman luksecon kiel antaŭ du jarcentoj. Ĉiujare la buĝeto elspezas signifajn sumojn por subteni muzeojn kaj historiaĵojn. La britoj estas solaj kiuj ne aprobas aperigon de unueca eŭropa monunuo, ĉar ili ne povas imagi, ke tie ne estos pentrita la Reĝino.

Ankaŭ la propra hejmo estas valoro por la britoj. Ili ĉiam sekvas la proverbon "Ne estas loko pli bona ol la hejmo". Preskaŭ ĉiu familio havas domon, kiun la posedantoj prizorgas kun amo. La domoj estas ordinare duetaĝaj, ĉirkaŭigitaj de ĝardeneto kaj pitoreskaj florbedoj. En ripoztagoj la familio pritondas kaj ordigas la herbaretojn. En la angla lingvo apenaŭ troveblas ekvivalento por rusa ogorod' (legomĝardeno). Ilia "garden" neniel signifas kultivadon de terpomoj kaj brasikoj. Kial do, se ĉio aĉeteblas en vendejo kontraŭ tute modera prezo?

Al mi ŝajnis, ke unu el ĉiamaj principoj de la britoj estas beleco. Ili observas ĝin ĉie – en la domoj, sur la stratoj, en multenombraj parkoj, en la maniero vesti sin. Ĉio devas esti agrabla por rigardo. Nenie rimarkeblas rubaĵoj, ĉar antaŭ elporti ilin, oni pakas ilin en specialajn plastajn pakaĵojn. Ĉie estas brila pureco. Certe, oni konsilas al la turistoj ne viziti t.n. "nigrajn" urbopartojn, tial mi ne scias, kiel "bele" estas tie. Sed ni promenis en London tute trankvile, nenion timante je la 11-a horo vespere, kaj je la 1-a nokte, ĉar la polico laboras tre akurate. En ĉiu stratangulo estas vokbutono "POLICE". La homo sentas sin tute sekura.

Ĉiuj britoj estas memfidaj homoj. Kutime ili tre ĝentilas kaj afablas. Se vi turnos vin al preterpasanto kun iu peto, li ridetos, kvazaŭ la tutan sian vivon li revis pri tio, ke vi venu kaj demandu lin. Foje mi kaj mia amikino, sidante en metroo, ekridis. Mi ĉirkaŭrigardis – preskaŭ ĉiuj en la vagono ridetis responde, kvazaŭ ili dankis nin: "Vi aldonis al ni bonhumoron". Se vi pretervole puŝos iun homon, tiu pardonpetos: "Sorry!". Mirigas ankaŭ ilia rilato al la invalidoj. En la muzeoj por ili estas speciala priservado, sur necesejoj ordinare estas tri tabuletoj – por virinoj, viroj kaj aparte aranĝitaj ĉambroj por "DISABLED PEOPLE". Sed se vi deziros "malkovri la animon" antaŭ brito, li vin ne komprenos, kaj li mem ne ŝatas esti tro sincera.

La plej ŝatata okupo de la turistoj estas observado de rimarkindaĵoj. Muzeo Madame Tussaud,  La Nacia Galerio, La Brita Muzeo, enorma nombro da monumentoj, da belegaj Reĝinaj parkoj – ne eblas priskribi ĉiujn valoraĵojn de tiu urbo.

Iam verkisto Samuel Johnson  diris: "Se vi lacas de London, vi lacas vivi, ĉar ĉi-tie estas ĉio, kion oni povas atendi de la vivo".  Post vidi tiun miraklon per la propraj okuloj, mi plene konsentas.


 
La supra teksto estas artikolo de Natalia por la urba gazeto de Severodvinsk, kun nure "pozitivaj" impresoj.

– Ĉu vere estas ĉio senescepte bona? – demandis mi, kiam ŝi revenis el London en Peterburgon kaj rakontis proksimume la samon kion vi ĵus legis.

– Nu... En granda vendejo, se oni aŭdas ke homoj parolas ruse – tuj speciala kontrolisto komencas postsekvi ilin, por observi ke ili nenion ŝtelu. Eble, kelkaj rusoj tion faris. Sed ĉu nur rusoj? Observadon oni aranĝas nur post ni – rekonante je la karakteriza vorto "da" ("jes"). Estas abomene, do mi eĉ strebis eviti la gepatran lingvon en parolo.

Ĝenerale, en informado (per televido, gazetoj) estas nur negativaj informoj pri Ruslando, oni diras nenion bonan.

Krome, al mi ne tre plaĉis la brita metroo. Ili traktas ĝin kiel transporton por malriĉuloj, ja la respektindaj homoj havas aŭtojn. Tial la metroo en London ne estas tia bela, kiel la nia.

Sed entute miaj impresoj pri la lando, pri la brita viva ordo estas bonegaj. Mi ege ŝatus viziti Brition ankoraŭfoje.


Akompanis la fraŭlinon ĝis la flughaveno de Peterburgo V.

 
 
SAMOVARO