N 17   Printempo 1997
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

Venis novaj kondiĉoj

Ĉi-rakonto sonis en la kuirejo de mia kompano, en Peterhof apud Peterburgo. Iam ni kun la rakontinto Jurij S. kune studis fizikon, ĉi-vintre Jurij por kelkaj tagoj venis ĉi-tien el granda urala urbo, kie li loĝas nun. Jen ni kunvenis en la kuirejo, bierumis, kaj li rememoris siajn spertojn de la "perestrojka" tempo...

Mi komencis komercumadon ĉ. 1992j., aŭ eĉ pli frue, mi jam forgesis. En la ŝtata inĝeniera posteno oni pagis mizerajn groŝojn, sed mi devis nutri la familion. Tial mi maldungiĝis kaj komencis propran "aferon". La unua provo estis specialaj legomtranĉiloj. Nu, vi memoras, tia spirala klingo, kaj tenilo. Ni laboris duope kun kamarado. La klingojn mi komence faris, ĉu vi kredas, fakte el rubaĵoj – el metalaj rabot-restaĵoj de torno. Poste mi jam "mendis" en uzino, kontraŭ vodko, ke oni speciale faru por mi akuratajn spiralojn, tornante metal-stangojn. La ĉefa problemo estis fiksi la klingon al la tenilo. Mi faris tion per punkta veldo, kreinte specialan aparaton, mi mem lutis "sur genuo" elektronikan skemon por la veldilo.

Farinte kelk mil da tiuj umoj, ni veturis en Pollandon. Tie ni baldaŭ konsciis, ke en bazaroj de grandaj urboj ni nenion vendos, la homoj ja komprenis, kio estas nia varo kaj kiel farita. Tiam ni ŝanĝis la ago-areon, venante al vilaĝaj foiroj. Endas diri, ke en Pollando neniam ekzistis kolĥozoj, sed ĉiuj polaj kamparanoj estas fakte farmistoj. Ĉu vi memoras kio estas "civilizita farmisto" el rakontoj de O'Henry? Mi tion vidis per la propraj okuloj. Ni bonŝance trafis en Pollandon aŭtune, en sezono de foiroj.

Imagu, tia farmisto ĵus vendis kelk ĉarojn da terpomoj, lia poŝo estas dika je monbiletoj, kaj antaŭ reveni hejmen – li trairas la foiron serĉante: per kiu donaco li mirigu la familion? Kaj jen staras ni kun niaj ĉarmaj tranĉ-aparatoj. Ni demonstras: jene vi povas tranĉi terpomon, ke aperas bela spiralo, jen beton. Sinjoro farmisto miras... kaj aĉetas.

Fojfoje ni aranĝis demonstradon de niaj mirakletoj en kamparanaj domoj, kien kunvenis po kelk sinjorinoj:

– Ĉu vere per tio eblas tranĉi ankaŭ fromaĝon?

– Jes! Kompreneble, ne tro molan. Eĉ buteron eblas!

– Ĉu?! Kiel do?

– Necesas ĝin iomete frostigi.

La sinjorinoj miras... kaj aĉetas.

Tiel estis gajnita la unua milo da dolaroj. Poste ni ekkomercis pri "nemoveblaĵoj" en la propra urbo. Estis interesaj aferoj. Foje iu riĉulo komisiis trovi loĝejon por edzo de sia amatino, ĉar nur tiel la edzo konsentis divorci. La komision ni plenumis, sed mi kredas ĝis nun, ke la riĉan "amaton" tiuj geedzoj simple trompis: en iliaj okuloj klare brilis penso, ke ili tute ne intencas disiĝi por ĉiam...

Alifoje mi vendis grandan loĝejon de entreprenisto. Tiu homo estis talentega, li havis multe da komercaj ideoj. Li akiris kelkajn loĝejojn en diversaj lokoj de la urbo, li eĉ havis importitan aŭton, kio tiam estis signo de riĉego. Sed dum negocoj li devis drinketi, kaj iom post iom iĝis alkoholulo. Liaj aferoj pasis ĉiam malpli sukcese, lin lasis la edzino, jen li jam devis vendi unu el siaj loĝejoj. Tamen! Ekzistis ankoraŭ "najbaro" en la ejo – ŝtelisto, kiu troviĝis en prizono. Vidu, tiam estis granda jura kaoso, ja fakte la komercisto delonge pripagis la ejon, sed la krimulo restis oficiale registrita kiel loĝanto de tiu loko. Sekve, necesis lia konsento pri la vendo. Ricevi la konsenton mi devis, ja mi estis peranto pri la afero. Mi kelkfoje vizitis la prizonon, traktis kun tiu ŝtelisto. Li rapide komprenis ke ni bezonas lin, do li povas fari postulojn. Eble, ankaŭ en lia kamero oni lin "konsultis". Tial li faris kondiĉon: – "vi provizu min per manĝo-"donaĵo", poste mi subskribos vian paperon". Mi portis al li manĝaĵojn kaj cigaredojn. Li ne subskribis, sed diris: – "ankoraŭ alportu". Post la tria "donaĵo" ni komprenis, ke liaj postuloj neniam finiĝos... kaj ni aranĝis la vendon sen lia konsento.

Verdire, kiam oni lin liberigos, li havos pretekston por pretendi je "sia" loĝejo. Tamen mi ne kredas ke li tion konscias. Kaj ke troviĝos advokato por tiu dubinda afero.


Estis ankoraŭ interesaj rememoroj... Sed pri aliaj flankoj de brila personeco de la amiko apenaŭ eblas rakonti. Ne pro tio, ke estas sekreto, sed pro kvanto da biero trinkita. Ĝi enhavas ja alkoholon...

Aŭskultis kaj strebis memori firme V.

 
 
SAMOVARO