N 18   Somero 1997
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 
Aroma Jalto + EoLA okazis fine de printempo.

Rakontas Konstantin Demjanenko:

Estis oficiale registritaj 34 homoj el 19 urboj de Ukrainio kaj Rusio. Ne tiom multe por samtempe 2 festivaloj. Ĝenerale (kun "lokaj" geesperantistoj) partoprenis ĝis 40 homoj.

Dum la festivalo funkciis S.L.S. (Servo de Lingva Sekureco), egala al instituto de verda polico en SEJT-oj. Kun la organiza kotizo ĉiu partoprenanto pagis "kaŭcion" – 2 hrivnoj (iom pli multe ol 1 USD). Dum la festivalo oni kolektis krokodilaĵojn de ĉiu partoprenanto, kaj de tio dependis suma "rejtingo". Fine de la festivalo la mono estis redonita al plej malkrokodilemaj homoj (I kaj II lokoj - Hrihorij Berezin, u. Doneck; Sergej Alfimov, u. Ĥarkov; III loko – Garik Kokolija). Por krokodiloj ilia mono estis perdita, krom tio ili devis helpi al la organiza teamo zorgi pri tagordo.

Ĝenerale, ni havis bonajn tagajn kaj vesperajn programojn. Tage okazadis ekskursoj al Hirunda Nesto, Livadio, Nikita botanika ĝardeno, Armena preĝejo (kie ni aŭskultis speciale por ni okazintan koncerton de orgena muziko), Massandra palaco kaj parko... En koncertoj de la festivalo partoprenis Pavel Korotenko, Grigorij Arosjev, Julia Hordijenko, Valentin Krivoŝejev, Vladimir Ŝiŝkin, Igorj Parŝin ("Kato"). Laŭreatoj de EoLA iĝis: Pavel Korotenko (propra kanto), Vladimir Ŝiŝkin (plenumado), Hrihorij Berezin (propra verso). Specialajn premiojn ricevis: Julia Hordijenko (kantado), Igorj Parŝin (fotado, "ajna distro"), Miĥail Ĵdanov (pentrado).

Okazis Olimpiko (teniso kaj ŝako). Paroligan kurson por komencantoj gvidis Dmitrij Cibulevskij. Volontuloj ankaŭ partoprenis en seminarioj pri dianetiko (gvidanto Jefim Zajdman). Bonega vetero permesis senti avantaĝojn de Jalta (multaj homoj plaĝis kaj naĝis en Nigra maro).

Do, ŝajnas, ke estis bona aranĝo, kaj ĉiuj estas invitataj estonte veni al Jalta, por partopreni en jam tradicia "Aroma Jalto" kaj ĝui ĉarman naturon de la regiono.

 
 
SAMOVARO