N 18   Somero 1997
ESPER16 > SAMOVARO
   <      > 

De fora insulo

Fine de majo en Peterhof subite reaperis nia eksa samkursano (t.e. ni studentis kune, samtempe) el Kubo, ne vidita dum dek jaroj... Unu el ni rememoris:

– Post kiam vi diplomiĝis kaj forveturis al Kubo, mi sendis al vi kelk leterojn. Sed viaj "respondaj" mesaĝoj al mi estis tiaj, kvazaŭ vi ne ricevis la miajn. Kial leteroj de vi venadis el Moskvo? Post du aŭ tri provoj de kontakto mi ĉesis skribi, por ne okazu malbono al vi de via kuba KGB.

– Vere, mi nenion ricevis de vi. Kaj letero sendita el Kubo same ne atingus vin. Oficvojaĝanta amiko transportis miajn leterojn en Moskvon kaj tie metis en poŝtokeston.

– Kion faras nun niaj samkursanoj?

A. estas direktoro de hotelo. Li vivas ne malbone. B. "nigre" komercumas en la ĉefurbo. Ankaŭ li bonstatas, sed lia laboro estas neoficiala, laŭleĝe li estas krimulo. C. okupiĝas pri scienco en Havano. D. sciencumas ie eksterlande: ĉu en Venesuelo, ĉu en Italio, mi ne memoras...

– Kiel oni vivas en Kubo nun? Ni ja nenion scias.

– En Kubo estas plena fatraso. En 1992 finiĝis helpo de Sovetunio, kaj komenciĝis malfacila vivo. Imagu, elektro forestis po dekdu horojn diurne, ktp. Homoj ekis pli aktive fuĝi en Usonon, per boatoj kaj ŝipetoj. Foje kubaj lim-gardistoj dronigis grandan boaton, kie estis pli ol cent homoj, kun infanoj. Ĉiuj pereis. Tiam la 4-an de aŭgusto okazis granda manifestacio en Havano. Sed Fidel estas ruza. La policanoj venis sen uniformoj, en civilaj vestaĵoj. Kaj la tuta mondo vidis, kiel "la popolo mem defendas la revolucion kaj socialismon". Poste Usono deklaris, ke ili akceptos ĉiujn fuĝantojn de Kubo. Kaj Fidel diris: "Bone, kiu volas – povas forveturi". El dek-miliona loĝantaro, eble, duono volas fuĝi "al Nordo", kiel ni diras. Tiam estis koŝmaro. Homoj kolektis aŭto-radringojn, ktp – ĉion taŭgan por fari floson aŭ boaton. Imagu, iras homo laŭ strato, portas tian gumaĵon kaj salutas amikon: "Hej! Mi forveturas, iru kun mi!" Sed inter Kubo kaj Florido estas akvofluoj fortaj. Eblas trafi en vastan oceanon anstataŭ Usonon. Multaj pereis tiel. Poste Usono komprenis ke ĝi ne povas akcepti kelk milionojn da homoj. La limo estis ree fermita. Nun ĉiun fuĝanton sen vizo – oni revenigas en Kubon. Nun estas plena fatraso. Fidel diras ke ni gardas socialismon, sed reale aperas vera kapitalismo: narkotmanio, prostituado. La sola fonto de enspezo estas turismo, ĉar sukerproduktado ne donas profiton. Kaj ne estas libero, en Kubo mi ne parolus tiel sincere, kiel nun. Mi povis veni en Ruslandon nur dank' al tio ke mi havas rusan edzinon. Mi komencis prepari dokumentojn por la vojaĝo en oktobro, nur en majo ili estis pretaj. Mi ne volas reveni, necesas trovi laboron ĉi-tie. Mi estas eksterlandano, tio malhelpas. Sed mi ja scias la hispanan lingvon, povas labori per komputilo...

Ĝojas pro la renkonto V.

 
 
SAMOVARO